Perspektivoj de Esperanto en la moderna mondo

Ĉi tiu artikolo estas bazita sur prelego, farita por membroj de moskva E-societo "Scio" la 26-n d majo 2014.

Kiel estas konate, lingvo Esperanto estis konceptita kiel rimedo de internacia komunikado, kiun povus uzi ĉiuj loĝantoj de la mondo. Tamen ekde sia apero en la jaro 1887 ĝi ne sukcesis okupi ĉi tiun lokon, kaj hodiaŭ ĝi ne pli rimarkeblas en la monda skalo, ol antaŭ cent jaroj. Ne estas mirinde tial, ke ne nur eksteraj observantoj, sed ankaŭ multaj reprezentantoj de la Esperanto-movado ĉesis opinii ĉi tiun ideon realigebla. Oni asertas, ke "la fina venko" — ĉiea disvastiĝo de Esperanto — estas miraklo, neokazebla en la reala vivo. Ĉu tio pravas? Ĉu eblas trovi en la historio analogiojn por ĝi?

 

Post atenta esploro ni vere povas vidi en la proksima pasinteco ekzemplojn de novaĵoj, kiuj rapide disvastiĝis dum relative mallonga tempo kaj serioze influis la aspekton de la mondo. Por ekzemplo, oni povas kompari, kiomgrade kreskis kvanto da aŭtomobiloj en la mondo inter la jaroj 1900 kaj 1940 kaj kian influon ili havis al sociaj kaj historiaj eventoj (speciale, al la Dua mondmilito). Aviado dum ankaŭ kvardek jaroj trairis vojon de unuaj "bretaroj" ĝis supersonaj rapidoj. Kosmonaŭtiko, kiel estas konate, disvolviĝis ankoraŭ pli intence, kaj kvankam hodiaŭ en ĝi ne estas grandaj atingoj, ĝia signifo por la ĉiutaga vivo evidentas (unuavice, dank' al aplikaj satelitoj). Finfine, ni estas atestantoj de fulmrapida disvastiĝo de la informaj teknologioj kaj la interreto, kiuj dum nur lastaj 10 ĝis 15 jaroj penetris en nian vivon tiel profunde, ke ili jam influas sociajn kaj politikajn procesojn en tutmonda skalo. Sube estos montrite, ke ĉi tiu influo inkludas ankaŭ Esperanton.

 

Tamen ĉiuj indikitaj supre novaĵoj komencis disvastiĝi tuj kiam aperis eblo realigi ilin, dum Esperanto restas sur proksimume sama nivelo jam preskaŭ 130 jarojn. Kial ne okazis same al ĝi, kaj kio igas pensi, ke la situacio sanĝiĝos en la estonto?

 

Por respondi, kial disvastiĝo de Esperanto ankoraŭ ne okazis, necesas kompreni — kiel tio povis okazi? Du vojoj estas penseblaj ĉi tie: "desupra", kiam iu posedanta sufiĉajn por tio resursojn — ŝtato, aŭ, pli verŝajne, grupo da ŝtatoj, aŭ grandaj entreprenoj — decidas uzi Esperanton kaj komencas enpraktikigi ĝin laŭplane, kaj "desuba", kiam ĝin uzas ĉiam pli mulle da homoj kaj ĝi fakte estiĝas normo por internaciaj rilatoj. Ni esploru ambaŭ variantojn por kompreni, ĉu ili povis realiĝi en la 20-a jarcento.

 

Unua varianto — "desupre" — ne estis realigita unuavice por tio, ke antaŭ registaroj ĝis nun ne aperis tia tasko en areo de lingvaj problemoj, kia por solvi ĝin postulus tiom "ekzotikan" rimedon kiel enkonduko de internacia planlingvo. Oni ne povas diri, ke ĉi tiu ebleco apriore ne ekzistis — tion atestas jena interesa fakto: en la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj en la usona armeo oni uzis Esperanton por imiti lingvon de malamika armeo dum manovroj. Ĉi tiu praktiko daŭris ne malpli, ol jardekon, por partoprenantoj de manovroj oni eldonis specialajn lernolibrojn de la lingvo. Inter la Esperantistoj oni kutime mencias pri tio, kiel pri ajna kuriozaĵo, tamen ĝi fakte estas ekzemplo de ĝuste tiu racia solvo de lingvaj problemoj, por kiu Esperantistoj elpaŝas. Nura diferenco estas, ke la problemo, kiun oni solvis, estis tre limigita — trovi facian por lernado kaj politike neŭtralan lingvon. Ĉi tiu ekzemplo montras, ke ebleco enpraktikigi Esperanton "desupre" ekzistis, tamen ĝia probablo estis tre malgranda, do ne endas miri, ke ĝi ne realiĝis.

 

Nun ni esploru la varianton de disvastiĝo "desube". Por ĝi estas bezone, ke sufiĉe vasta rondo da homoj havu praktikan intereson al Esperanto kaj ke ĝi povu utili al "averaĝaj" uzantoj. Kion, tamen, Esperanto kapablis doni al ili (ni memorigu, ke temas pri epoko antaŭ la fino de la 20-a jarcento)? Unuavice eblas mencii internacian korespondadon per ĝi. Tamen korespondado antaŭ apero de retpoŝto estas tre malrapida proceso kaj ĝi malcerte povas esti per si mem stimulo por lerni la lingvon. Alia varianto estas diversspecaj vojaĝoj al alilandaj Esperantistoj, al aranĝoj k.t.p. Sed vojaĝo alilanen eĉ hodiaŭ estas afero, ligita kun klopodoj kaj elspezoj, evidente ĝi ne estas ĉiutaga; des pli tio veras por pli frua tempo. Do ankaŭ ĉi tie intereso fare granda nombro da homoj malcerte povis aperi. Fine, tio estas aĉetado de libroj kaj abonado de periodaĵoj. Evidentas, ke Esperantaj eldonoj ne povas konkuri kun nacilingvaj laŭ kvalito kaj sortimento, sed ilia prezo estos pli alta pro malgrandaj eldonkvantoj kaj transportaj elspezoj.

 

Do, eĉ se oni ne prenos konkretajn historiajn cirkonstancojn, kiuj plej ofte estis malfavoraj por Esperanto, ŝancoj de ĝia disvastiĝo estis malgrandaj. Ĉu tamen la afero ŝanĝiĝis hodiaŭ?

 

Jes. Eblas indiki tri procesojn, kiuj atestas tion. Unue, dank' al la tutmondiĝo kaj politika integriĝo (speciale, en Eŭropo) kvanto da internaciaj kontaktoj kreskis serioze. Due, tio estas disvolviĝo de la postindustria ekonomio, en kiu informo estiĝas varo kaj grava ekonomia forto — kaj Esperanto, se difini ĝin funkcie, estas nenio alia ol instrumento por prilaborado kaj sendado de informo. Trie, la interreto kreas tutmondan medion, en kiu ekzistas nek limoj nek distancoj — medion, por kiu Esperanto aspektas destinita ekde sia komenco. 

 

Sed per si mem ĉi tiuj cirkonstancoj nur disponigas eblon por disvastigi Esperanton. Por uzi ĝin, necesas klare prezenti al si, kian algoritmon oni apliku por tio kaj sur kiajn faktorojn apogu sin. Unuavice, oni bezonas krei ĉe sufiĉe granda nombro da homoj pozitivan rilaton al Esperanto kaj praktikan intereson al ĝi. Plej efika metodo por tio estas fari Esperanton utila por ili, eĉ se ili ne posedas ĝin. Tio sonas paradokse, tamen rimedo por tio estas konata jam longan tempon — uzado de Esperanto kiel pontolingvo por traduki informon inter granda kvanto da diversaj naciaj lingvoj. Se vi havas sistemon, en kiu oni uzas certan kvanton da lingvoj, en kiuj venas informo, kaj necesas traduki ĝin el ĉiu el la lingvoj en ĉiujn aliajn, do uzado de pontolingvo donos grandan ŝparon da tradukstoj (oni bezonos nur tradukistojn inter ĉiu lingvo de la sistemo kaj la pontolingvo, sed ne por ĉiu paro de lingvoj, kiel en la kazo de rekta tradukado). Hodiaŭ oni kutime uzas la anglan en similaj kazoj, tamen uzo de Esperanto ŝparos ankaŭ elspezojn de laboro, ĉar tradukado en kaj el Esperanto estas pli facila, ol inter naciaj lingvoj. Do, tiaspeca sistemo, kiu uzos Esperanton, sendube estos konkurkapabla.

 

Kie do tiaj projektoj povos utiliĝi kaj de kio oni komencu enpraktikigi ilin? Unuaj ĉi tie estu, miaopinie, interretaj projektoj kun informa kaj distra specialeco, celitaj vastan aŭditorion. Ilia temaro estos diversa — arto, kulturo, scienco, geografio k.a. Disvolviĝo de tiaj projektoj ebligos akiri sperton, demonstri funkcieblecon de ĉi tiu skemo, kio ebligos ricevi atenton kaj ekonomian subtenon, ivestojn.

 

Ricevinte sperton kaj ekonomian bazon, oni povos realigi jam komercajn projektojn pli kompleksajn, celitajn al laboro en konkretaj areoj — ĉi tie eblas nomi internacian merkaton de aŭdvidaj produktaĵoj (kino kaj televido), informan apodon de turismo, interretan komercon k.a. Samtempe necesos disvolvigi projektojn, orientitajn al celgrupoj, kiuj havus objektivan intereson uzi Esperanton por siaj bezonoj.

 

Kiaj grupoj tio povas esti? Ili havu jenajn trajtojn: membroj de ili loĝas en diversaj landoj kaj parolas diversajn lingvojn, tamen ili ĉiuj havas komunajn aferojn kaj interesojn, kiujn oni volus pridiskuti. Kaj ĉi tiuj grupoj formiĝis "desube", ili ne havas ajnan fortan hierarkion, estraron.

 

Grupoj kun ĝuste tiaj karakterizoj plej facile kapablos akcepti Esperanton kiel sian instrumenton. Ĉefa avantanĝo de ĝi kiel komunika rimedo estas, ke en ĝi oni povas esprimi sian penson multe pli facile, ol en fremda nacia lingvo. Do en kazo de komunikado inter egalrajtaj parolantoj, ĉiu el kiuj strebas tiom diri al siaj partneroj, kiom aŭdi de ili, Esperanto estos plej efika varianto. Rapido de informa interŝanĝo en tia dialogo estos limigita, evidente, per la rapido, kun kiu la partoprenantoj formulas siajn dirojn (ĉar kompreni tekston en alia lingvo oni povas pli rapide, ol krei tian), kaj ĝuste ĉi tie, kiel jam estis notite, Esperanto havas eksterduban avantaĝon.

 

Krome, ĉi tie malvalidiĝas unu el plej oftaj argumentoj kontraŭ uzo de Esperanto — ke nombro da informo, akumulita en la angla kaj aliaj grandaj naciaj lingvoj, estas nekompareble pli granda. Se en komunikado gravas unuavice informo aktuala, kreata ĉi-momente, do ne estas tre grave, kiom da ĝi oni produktis antaŭe.

 

Kriterio de "nehierarkieco" estis menciita pro tio, ke en sistemoj, kreitaj "desupre", oni kutime solvas la lingvan problemon per uzo de lingvo de ĝiaj fondintoj. Inter la Esperantistoj oni foje povas renkonti alvokojn disvastigi Esperanton inter sportistoj aŭ maristoj, ĉar tiuj kutime troviĝas en multlingva medio. Tamen ĝuste ĉi tiuj areoj — profesia sporto, komerca marnavigado — jam estas orientitaj, pro historiaj kialoj, al uzo de la angla lingvo, kaj ŝanĝi la situacion "desube" ege malfacilas ĉi tie. Ĉiukaze, penoj ĉi-aree nuntempe ne povas esti efikaj. Simile aspektas la afero ankaŭ en la kazoj de la fundamenta scienco (faka lingvo ĉi tie estiĝas tiu, en kiu aperas plej multe da sciencaj publikaĵoj) kaj superaj lernejoj (studentoj el diversaj landoj lernas aŭ en la loka lingvo, aŭ en la angla kaj samajn lingvojn ili uzas por komuniki inter si).

 

Plej taŭgaj por disvastiĝo de Esperanto en la komenca etapo aspektas grupoj, formitaj de diversaj hobioj. Hobia agado laŭdifine estas amatora, neprofesia, do postuloj al ĝi estas pli molaj. Aliflanke, ĝi kapablas unuigi grandajn kvantojn da homoj, motivi ilin dediĉi al ĝi grandan parton da siaj tempo kaj fortoj, strukturigi siajn adeptojn en movadojn kaj organizojn (grandparte analogiajn al la strukturo de la Esperanto-movado). Ĝuste ĉi tie obstakloj por uzado de Esperanto estas venkeblaj plej facile. Por fari tion, oni necesas solvi tri taskojn:

 

a) formi ĉe la membroj de grupo pozitivan rilaton al Esperanto;

 

b) krei infrastrukturon, dank' al kiu ili povus, lerninte la lingvon, tuj ekuzi ĝin kun utilo por si;

 

c) disponigi al ili eblon lerni la lingvon kun kiel eble plej malgrandaj penoj.

 

Unuaj du taskoj estas solveblaj, se oni kreas multlingvajn projektojn, orientitajn al konkretaj grupoj, kaj jam enkadre de ili kreas infrastrukturon, per kiu la grupaj membroj povos komunikiĝi senpere en Esperanto (specialaj sociaj retoj, forumoj k.t.p.). Por solvi la trian taskon oni devas ellabori lernilojn por aŭtodidakta lernado kun uzo de modernaj metodoj (speciale, la metodo de Ilja Frank). 

 

Se ni supozos, ke Esperanto eniros praktikon de konkretaj grupoj, do kiel ĝi povos disvastiĝi plu? Probable, post atingi certan nivelon povos aperi "efekto de lavango", pro kiu komenciĝos ĝia plua ekspanso — homoj, kiuj fariĝis atestantoj de sukcesa uzo de Esperanto en diversaj areoj, emos apliki ĝin ankaŭ en la sia. Ĉi proceso povos finfine gvidi al tiu tutmonda disvastiĝo de Esperanto, pri kiu revis ĝiaj pioniroj. Tio povos okupi tempodaŭron de kelkaj jardekoj, aŭ, eble, pli mallongan.

 

Konkludo

 

Do, ni esploris, kiajn eblojn disponigas la hodiaŭa epoko por ke Esperanto eku ludi tiun rolon, por kiu ĝi estis kreita. Plimulto da Esperantistoj ankoraŭ ne ekkonsciis tion, sed unuafoje dum la tuta historio de la lingvo la vojo al la dezirata celo iĝis klare videbla. Por ekpaŝi sur ĝin, unuavice necesas transformi Esperanton el ideo en realecon, videblan kaj senteblan por ĉiuj. Tiam ĝia forta voko estos aŭdita.

Write a comment

Comments: 3
  • #1

    Johano Petik (Monday, 05 October 2015)

    Kara s-ano Ŝvedov, mi tralegis la supran prezenton de via koncepto kaj provizore, koncize diras la jenon pri ĝi. Antaŭ ĉio: mi ĝojas trovi en vi e-iston tian, en kiu ekzistas ĉi tiel granda emo kaj energio fari ion pozitivan, antaŭenigan por la triumfo de E-o. Mia ĝojo estas des pli granda, ĉar en mi bolas klopodo simile granda por la sama celo. Mia pensado pri la kaŭzoj de la nuna iom mizeraj nivelo, rango de E-o en la praktiko de la internacia komunikado estas tre simila al la via. Ni do estas "kamaradoj", kies energioj, kunigite kaj akordigite, eble promesos pli esperigan futuron por E-o ol kia estis ĝis nun atendebla de nia movado. Sed ekzistas ankaŭ diferencoj (eble ankaŭ el vidpunkto de matureco) inter niaj konceptoj, nepre riparendaj, se ni volas sukcese kunagadi, sed mi estas preta ripari tiujn diferencojn.

    La detala reago al via projekto bezonas pli da spaco ol uzebla kadre de la jena kanalo. Mi do nun atentigas vin, ke via koncepto - laŭ mia opinio - ŝajnas ne radikale nova, nek sufiĉe konstruiva. Vi parolas ekz-e pri la neceseco fari E-on avantaĝa rimedo lingva por formi grupojn internaciajn kun diversaj interesiĝo. Ĉu vi tion ne scias, ke en la mondo ekzistas jam pli ol 40 "fakasocioj", kiuj jam de antaŭlonge kontentigas tiajn bezonojn? tiuj bezonoj estas ne nur sciencaj, sed ankaŭ "hobiaj" (ja ekzistas ekz-e ankaŭ tiu por biciklantoj, ali por filatelo k.s.) La listo de tiaj grupoj troveblas ekz-e en la regule aperantaj eldonoj de UEA, nomitaj Jarlibroj.

    Aliloke mi provos iom analizi tiujn punktojn en via koncepto, kie ni eble trovos komunan elirejon por ellabori strategion por komuna laboro.

    Amike
    J. Petik

  • #2

    seks randki (Tuesday, 17 January 2017 18:21)

    Urbanowski

  • #3

    sex telefon 24h (Wednesday, 18 January 2017 05:37)

    niepędzlowany