Jen estas ekspliko de proponata de mi skemo, laŭ kiu Esperanto povas disvastiĝi. Parte ĝi ripetas jam diritan en la unua parto, por montri sinsekvecon de etapoj.
Oni realigas diversspecajn internaciajn projektojn en la reto, kiuj uzas Esperanton kiel pontolingvon. Komence ili estas nekomercaj kaj celas unuavice akiri sperton de tia laboro kaj krei ion prezentindan por potencialaj partneroj. Poste oni ekas realigi komercajn projektojn, en organiza formo de komercaj entreprenoj. Eblaj areoj por ili - internacia distribuado de aŭdvidaj produktoj, informa apogo de turismo, internacia komerco. Unua paŝo ĉi tie povas esti universala multlingva retportalo, kiu disponigas informon pri variaj temoj - kulturo, scienco, arto, geografio k.a.
Rezulto de ĉi tiu etapo estos, ke signifa parto de socio konvinkiĝos, ke Esperanto estas ilo, per kiu oni povas fari seriozajn aĵojn, kaj ke ĝi estas utila persone eĉ por kiuj, kiuj ne posedas ĝin. Tio kreos pozitivan rilaton al ĝi kaj preparos sojlon por ĝia plua disvastiĝo.
Post kiam sukcese ekfunkcios per-Esperantaj projektoj, celitaj al vasta aŭditorio, surbaze de ilia fundamento oni komencas disvolvigi ankaŭ fakajn projektojn, celitajn al konkretaj grupoj. Ĉi tiuj grupoj konvenu al sekvaj kondiĉoj:
1) Ili estas internaciaj, t.e. homoj, kiuj apartenas al ili, loĝas en diversaj landoj.
2) Anoj de ili havas motivon komunikiĝi unu kun alia pri komunaj temoj, kiuj interesas ilin.
3) Por ili plejparte gravas aktuala informo, produktata ĉi-monente - tiel malaperas obstaklo, ligita kun malsufiĉeco da informo, akirebla en Esperanto, ĉar kvanto da jam akumulita informo ne havos decidan rolon.
4) En konumikado interne de ĉi tiuj grupoj oni pli-malpi samkvante sendas kaj ricevas informon (se temas nur pri konsumado de informo, tion provizas ankaŭ la angla, sed en elsendado de ĝi Esperanto havas avantaĝon).
Ĉi tiujn kondiĉojn plej konvenas grupoj laŭ diversaj hobioj.
Realiginte tiajn projektojn, oni gajnas atenton kaj pozitivan rilaton flanke de anoj de certa grupo. Post tio oni proponas enkadre de projekto rimedojn por senpere komuniki en Esperanto interne
de la grupo en internacia skalo. Ĉar la tuta antaŭa disvolviĝo de per-Esperantaj projektoj preparis favorajn kondiĉojn por akcepti ĉi tiun eblon, estas tre verŝajne, ke Esperanto sufiĉe rapide
sukcesos disvastiĝi en celgrupo kiel ilo por internacia komunikado.
Enradikiĝinte en apartaj internaciaj grupoj kiel laborlingvo, Esperanto akiros forton kaj neeviteble komencos disvastiĝi eksteren, dank' al sia universala karaktero. Se oni observos ĝian sukcesan praktikadon en ajnaj areoj de homa agado, oni nature provos uzi ĝin ankaŭ en aliaj.